Saltu al enhavo

Aŭrinjaka kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La distribuomapo de la lokoj de la Uriniak-kulturo
Fluto el Aŭrinjaka kulturo farita el osto de animalo, Geissenklösterle (Ŝvabio).Tiu fluto reprezentas la plej fruajn konatajn muzikinstrumentojn kaj havigas valoran pruvaron de prahistoria muziko.
La "Leono-Viro" - statueto trovita en kaverno en Ŝvabio, datita ĉirkaŭ 32.000 jarojn antaŭ nia tempo. Ĉi tiu estas la plej frua trovo de besta personigo en homa historio

La aŭrinjaka kulturo (aŭ: Aŭrinjakejeno, foje: orinjaka kulturo, PIV: Aŭrignacio; france Aurignacien) estis grava frupaleotika industria kaj antaŭhistoria kulturŝtupo de la frua Homo sapiens sapiens. Ĝi estis nomata post la ĉefa trovejo, la kaverno de Aurignac (Aŭrinjako) en la franca departemento Haute-Garonne en la Pireneoj.

En la orinjaka kulturo aperis unuafoje en Mez-Eŭropo la anatomie modernaj homoj. Per tiu kulturo komenciĝis en Eŭropo la frupaleotiko. La antaŭa ŝtupo nomiĝas Musterio.

La aŭrinjaka kulturo komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 35 000 jaroj kaj daŭris ĉirkaŭ 10 000 ĝis 15 000 jarojn. Ĝi parte koincidas kun la kulturo Ĉatelperonio, en kiu regis la homo de Neandertalo. Posta ŝtupo estis la kulturoj de Gravetio, la Solutreo kaj la Magdalenio.

Tipaj iloj de la epoko estas la longaj, maldikaj klingoj (ĝis ĉirkaŭ 26 cm), kiuj estis pretigitaj per la teĥniko de ĉizilo-martelo. Se ili montras obtuzan dorson, oni povas paroli pri tranĉilo. En tiu periodo de la homa historio, oni ofte trovas ilojn el osto, korno kaj eburo.

La aŭrinjakanoj kreis la unuajn artaĵojn, ekzemple eburaĵojn, diinajn figuretojn, muzikilojn, kavernajn murpentraĵojn.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Ernst Probst: Deutschland in der Steinzeit, München 1991

Interrete

[redakti | redakti fonton]